Asteroidoj malkovritaj : 3 | ||
---|---|---|
3362 Khufu | 30-a de aŭgusto 1984 | kun R. S. Dunbar |
3752 Camillo | 15-a de aŭgusto 1985 | kun E. F. Helin kaj Jean-Louis Heudier |
(15692) 1984 RA | 1-a de septembro 1984 |
Maria Antonella BARUCCI estas itala astronomino. Ŝia nomo estas foje ankaŭ skribita Maria Antonietta BARUCCI
Ŝi laboris en la Istituto Spaziale di Astrofisica en Romo kaj en la situejo de Meudon de la Observatorio de Parizo[1] Ŝi partoprenis al la projekto Rosetta[2]
Laŭ Minor Planet Center ŝi malkovris 3 asteroidojn[3] el kiuj 2 en kunlaboro kun Eleanor Francis Helin kaj R. Scott Dunbar.
Ŝi estas kunaŭtorino de la libro Le système solaire.[4]
La asteroido 3485 Barucci [5] estis nomita en ŝia honoro.